![]() |
|
|
historio tutmonde Esperanto kursoj gazeto tekstoj ligoj kontakto deutsch english |
Esperanto estas planlingvo. Tio signifas, ke Esperanto estas facile kaj rapide lernebla, kaj tiel ĝi ebligas egalrajtan komunikadon inter homoj de diversaj gepatraj lingvoj. Senkonsidere pri tio, Esperanto havas la esprimkapablon egalan al tiu de iu ajn alia vivanta lingvo.
Ne ekzistas centra registro, kiu notas ĉiujn Esperanto-parolantojn. Pro tio do ne eblas diri, kiom da homoj parolas Esperanton. Realismaj taksoj supozas maksimume 2-3 milionojn. Esperanto havas tradukitan kaj originalan literaturon, operojn kaj rokmuzikon. Kelkaj radio-stacioj sendas regule en Esperanto. Pri multaj pliaj demandoj trovigas en interreto informoj en Esperanto. Esperanto ebligas senperan komunikadon inter homoj de ĉiuj landoj kaj ĉiuj lingvoj. Pro tio ĝi estas danĝero por ĉiuj totalismaj, doktrinizaj kaj diktatoraj sistemoj. Tial Esperanto estis malpermesita kaj la esperantistoj estis persekutitaj sub Hitler kaj Stalin. Esperanto estas potenca instrumento por la konstruado de internacia solidareco. Kiu lernas Esperanton, faras paŝon en la direkto al la fremda homo kaj renkontas tiun ĉe la meza punkto de la vojo. |
ĝisdatigo de 2008-02-25