lea-home

links
ligoj

historio
tutmonde
esperanto
kursoj
gazeto
tekstoj
ligoj
kontakto

deutsch

english

Ĉi tiu kolekto de ligoj ne alstrebas kompletecon. Kiel ampleksan kolekton ni rekomendas la Multlingvan Esperanto-Informcentron.

La germanlingva ligpaĝo enhavas ankaŭ ligojn al kelkaj (politike aŭ alikaŭze interesaj) germanlingvaj gazetaraj artikoloj, kiuj koncernas Esperanton.

Deutsch

EsperantoLand
Plej aktualaj informoj pri Esperanto en Germanio kaj tutmonde! Informoj pri kursoj kaj aliaj lern-eblecoj. En la forumo oni respondas ĝeneralajn demandojn kaj demandojn pri Esperanto-renkontiĝoj.
Esperanto en Germanio
Paĝo, kiu disponigas unuavice informojn pri la Germana Esperanto-Asocio kaj ĝia junulara asocio, la Germana Esperanto-Junularo.
Germana Esperanto-Asocio
La paĝoj de la Germana Esperanto-Asocio (GEA), la plej granda germana Esperanto-organizaĵo.
Germana Esperanto-Junularo
La Germana Esperanto-Junularo estas la memstara junulara organizaĵo de GEA. Ĝi plenumas tre bonan laboron. Interalie ĝi okazigas ĉiujare dum la silvestra semajno la Internacian Seminarion (IS), kiun regule partoprenas ĉirkaŭ 300 gejunuloj el la tuta mondo.
Maldekstra Forumo
La Maldekstra Forumo en Berlino proponas informajn tekstojn pri Esperanto en la germana, Esperanto kaj la angla.

Esperanto

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
SAT estas supernacia ligo de esperantistoj el diversaj politikaj fonoj. Ĝi volas efiki emancipe kaj klerige, kaj kontraŭagi individuiĝon kaj mallarĝiĝon de la diversaj aliroj ĉe emancipa politiko.
SAT-Kulturo
Kulturpaĝoj de SAT.
SAT: Eldona Fako Kooperativa
La eldona fako kooperativa estis kreita komence de 2007, post referendumo sekve al propono en la beograda SAT-kongreso de 2006. Ĝi celas faciligi la plenumon de la statutaj taskoj de SAT per eldono de kleriga materialo, pretigita kadre de kolektiva laboro kaj kun laŭeble kohera eldonpolitiko, ankaŭ kolektive difinita.
SAT: E-Librejo
Elektronika librejo de SAT.
Universala Esperanto-Asocio (UEA)
UEA estas la plej granda tutmonda Esperanto-organizaĵo. Ĝia tasko estas la disvastigo de Esperanto. Ĝi funkciigas ankaŭ la plej grandan Esperanto-libroservon.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
La [sekvas germana traduko] estas la junulara organizaĵo de UEA. TEJO eldonas interalie la Pasportan Servon, kiu aparte utilas al dorsosak-turistoj.
Virtuala Esperanto-Biblioteko (VEB)
La Virtuala Esperanto-Biblioteko (VEB) estas la plej ampleksa kolekto en la reto de informoj pri ĉio, kio rilatas al Esperanto.
En Esperanto pri Politiko
Paĝo de ligoj al Esperantaj tekstoj pri politikaj temoj. nach oben

ĝisdatigo de 2008-12-07