[reen]

Maldekstra Forumo Berlino


Flugfolioj

Ni ne volas vanti per nia ĝisnuna modesta informada laboro – kvazaŭ ĝi estus iel «modela». Ni ligas kun ĉi tiu interreta eldono la esperon, ke:

Ni publikigis ĝis nun tri flugfoliojn. Ĉi tie ni konatigas du el ili en Esperanta traduko.


Flugfolio n-ro 1:

Ĉi tiun bazan flugfolion (formato: A5 ambaŭflanke surpresita) ni jam ofte disdonis ĉe standoj kaj manifestacioj, sume eble 3000 ekzemplerojn. De ĝi ni faris ankaŭ malgrandan eldonon en la angla.

Esperanto? Kio estas tio?

Esperanto estis proponita en 1887 de d-ro L. L. Zamenhof, juda okulkuracisto vivanta en la ruse regata parto de Pollando, kiel neŭtrala internacia lingvo. Li volis evoluigi kaj elprovi kun samopiniuloj facile lerneblan, regulan lingvon, kiu pli poste estu enkondukita kiel internacia dua lingvo por ĉiuj. Li konsideris neŭtralan kaj al ĉiuj homoj samgrade apartenantan lingvon ne nur praktika afero, sed ankaŭ faktoro de paco.

Unu trarompon Esperanto jam atingis: ĝi fariĝis transgeneracia vivanta lingvo, kiun centmiloj en la tuta mondo lernis, el kiuj nur parto aliĝas al asocioj. La Universala Esperanto-Asocio (UEA) havas membrojn en 120 landoj. La pli malgranda Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) arigas maldekstre-politike, sindikate kaj ekologie aktivajn Esperanto-parolantojn. Esperanto konstante pruvas sian uzeblecon. Krome, ĝi provizas al siaj parolantoj multe da praktikaj servoj.

Demokratia reformo de la komunikado en tutmonda skalo

La tutmonda dominado de kelkaj lingvoj baziĝas esence sur la potenco de la ŝtatoj, kiuj staras malantaŭ ili. Membroj de neprivilegiitaj lingvaj komunumoj komunikas «deklivosupren», kiam ili devigite uzas en internacia kadro unu aŭ plurajn hegemoniajn lingvojn, kiujn ili plej ofte malpli bone regas ol sian gepatran lingvon.

La internacia apliko de kelkaj naciaj lingvoj distordas la kulturan interŝanĝon kaj fluon de informoj favore al difinitaj lingvaj komunumoj, pli precize dirite, favore al iliaj ekonomiaj, politikaj kaj opinigvidantaj elitoj. La aktuala prioritata pozicio de la angla estas unu ĉefa kondiĉo por la konkero de la mondaj merkatoj per produktoj de la usona kulturindustrio. Neŭtrala, pli facile lernebla lingvo povus krei pli da ekvilibro.

Kelkaj akceptas la lingvan problemon fatalisme kaj kelkaj ŝatas vivi kun ĝi, ĉar iliaj propraj fremdlingvaj konoj estas kariere utilaj aŭ prestiĝodonaj. Sed unuavice la regantaj klasoj de multaj landoj komforte vivas kun la aktuala situacio. Kongruas kun ilia intereso, ke la amaso de salajruloj kaj entute la plej multaj popoltavoloj restas unulingvaj aŭ nur en limigita grado scipovas fremdajn lingvojn, ĉar tiuj tiam trovas malpli da aliro al opinioj kaj informoj el eksterlando, kiuj ne trapasis antaŭe la filtrilon de la amaskomunikiloj, kiujn ili dominas, same kiel ili malpli povas partopreni rektan interŝanĝon kun siaj samspeculoj en eksterlando.

Esperanto estas egalisma. Ĝi devus ebligi, ke vastaj popoltavoloj en ĉiuj landoj senpere interkompreniĝu trans lingvajn kaj politikajn limojn. La angla, kiun multaj rigardas kiel la faktan mondan lingvon, ne sukcesas fari tion eĉ en la malgranda grupo de relative riĉaj landoj kun elkonstruita lerneja sistemo.

La uzo de naciaj lingvoj en internacia kadro estas multekosta. La EU sola devas elspezi pro ĝi miliardojn da markoj jare. Simila estas la situacio ĉe Uno kaj aliaj internaciaj organizaĵoj. La uzantoj de Esperanto vidas en ĝi helpilon por la demokratia solvado de internaciaj konfliktoj kaj rimedon de komunikada samrajtigo.

Funkcianta lingvo

Kompare kun la plej lernataj fremdaj lingvoj, Esperanto estas lernebla en maksimume triono de la tempo. La skribo estas fonemika (unu sono = unu litero) kaj la gramatiko estas tre regula. Ĝia sonsistemo respondas al la principo de maksimuma internacieco. La parolata Esperanto sonas iom kiel la hispana aŭ itala.

Esperanto estas aglutina lingvo, ĉe kiu ampleksaj partoj de la vortostoko estas kunmetitaj el pli malgrandaj elementoj. Tiel reduktiĝas la nombro de aparte lernendaj leksikaj elementoj. La vortostoko respondas al la principo de kiel eble plej alta internacia konateco.

Lingvo taŭga por ĉiuj celoj povas estiĝi nur en kolektiva procezo. De preskaŭ 100 jaroj okazas kongresoj kaj renkontiĝoj, ĉe kiuj oni parolas Esperanton. Estas dekmiloj da libroj kaj kelkcent regule aperantaj, plej ofte pli malgrandaj gazetoj en Esperanto. Esperanto ofte fariĝas la ĉiutaga familia lingvo ĉe paroj de diversetna deveno (kaj ties infanoj).

Esperanto evoluas plu – kiel aliaj lingvoj per leksika pruntado kaj nomado de nocioj el jam ekzistantaj lingvaj rimedoj – sen perdi sian relativan simplecon.

Kien estonte Esperanto?

La komunumo de parolantoj en Eŭropo estas stabila kaj forte kreskis en kelkaj ekstereŭropaj landoj (Ĉinio, Irano, Afriko). Esperanto intertempe trovis pli da ĝenerala agnosko ol la plimulto de homoj scias, eĉ se tiu agnosko absolute ne sufiĉas por ĝia tutmonda trapuŝo kiel dua lingvo por ĉiuj. En rezolucio Unesko agnoskis en 1954 «la de Esperanto atingitajn rezultojn sur la kampo de internaciaj intelektaj rilatoj kaj en la interproksimigo de la popoloj de la mondo». La Universala Esperanto-Asocio UEA kunlaboras ekde tiu tempo kun aliaj neregistaraj organizaĵoj en diversaj laborgrupoj de Unesko. Tiu organizaĵo reasertis en 1985 la antaŭe alprenitan starpunkton kaj rekomendis pli forte pritrakti la lingvan problemon kaj Esperanton en lernejoj kaj universitatoj de la membroŝtatoj.

Antaŭ kelkaj jaroj 47 EU-parlamentanoj postulis esploron pri la taŭgeco de Esperanto kiel lingvo por la Eŭropa Komunumo. Kelkaj landoj allasis Esperanto por la lerneja instruado. La Universitato de Budapeŝto havas Esperanto-fakultaton, kaj aliaj altlernejoj proponas kursojn en kaj pri Esperanto, ekzemple la Universitato de Saarbrücken. Lokaj instancoj eldonas turismajn informilojn en Esperanto, kaj ĉiutagaj elsendoj en Esperanto estas kapteblaj kurtonde respektive satelite.

Je longa daŭro, la pli kaj pli densa retiĝo de la mondo akcelos pli fortan perceptadon de la internacia lingva problemo. La ŝancoj de Esperanto dependos kaj de la grado de praktikata internacia kunlaboro kaj de la publika premo, kiun oni devos fari en multaj landoj samtempe, kaj kiu povos disvolviĝi nur en politika klimato, en kiu radikal-demokratiaj kaj internaciismaj, kiel ankaŭ mondpolitike kaj sociinterne egalismaj streboj pli forte ol nun efikadas. La praktika uzado de Esperanto devus jam hodiaŭ anticipi tian klimaton.

Multaj praktike utiligas Esperanton

Multaj havigis al si per Esperanto post modesta lernlaboro mondampleksajn kontakteblecojn. Kelkaj kunagadas en fakaj asocioj, lokaj grupoj, landaj asocioj aŭ internaciaj organizaĵoj. La plimulto de Esperanto-parolantoj akcentas la praktikan aspekton pli ol la politikan: ili uzas siajn lingvosciojn dum vojaĝoj per kontaktalpreno kun gekonatoj respektive per kontaktiĝo per unu el la adresaroj, ekz. per tiu de la Pasporta Servo, en kiu enestas 906 personoj el 72 landoj, kiuj loĝigas aliajn vojaĝantajn aŭ feriantajn Esperanto-parolantojn dum limigita tempo. Tutjare okazadas dekoj da internaciaj renkontiĝoj, konferencoj kaj libertempaj aranĝoj, kiuj ofte okupiĝas pri aktualaj socipolitikaj kaj kulturpolitikaj demandoj.

por pliaj informoj: Esperanto-Centro Berlin, Falkstr. 25, 12053 Berlin, Tel.: (030) 687 31 30, ankaŭ en la reto: http://www.esperanto.de


Flugfolio n-ro 2:

Jen flugfolio ĝis nun negrandkvante disdonita al homoj, kiuj montris intereson pri la politika flanko de Esperanto.

Provo krei supernacian organizaĵon de la gelaboristoj

La Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) hieraŭ kaj hodiaŭ

SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda, t.e. proksimume [germana traduko]), estas laborista organizaĵo de ĝenerale maldekstra tendenco, kies interliganta karakterizaĵo estas la kontraŭnaciismo. Oni fondis ĝin en Prago en 1922, do en epoko, en kiu regis revolucia etoso en multe da eŭropaj landoj. La fondo rilatis i.a. al la sperto pri la naciisma retroturniĝo kaj la militkampanjado de la socialdemokrataj partioj; la membroj de SAT komprenis, ke ne sufiĉas laŭdi la internaciismon, dum oni plue trempiĝas en la saŭco de unu nacio. Ankaŭ la sovetan «internaciismon» multaj el ili frue rekonis kiel hegemoniisman potencpretendon de la Komunista Partio. La naciismon ili rekonis kiel la religion de la moderna ŝtato, unu el la malmultaj religioj, kiuj postulas de la homo eĉ, ke li oferdonu eĉ sian vivon.

La monata organo de SAT nomiĝas Sennaciulo [ĉi-loke germana traduko], ĉe kiu nomo temas pri nacio en la senco de nacia ŝtato, ne en la senco de etna aparteneco, kiun ja ĉiu havas. Estas aro de aliaj eldonaĵoj, ekz. la ĉiujare aperanta teoria gazeto Sennacieca Revuo, la bultenoj de la aktivaj SAT-frakcioj (anarkiistoj, verduloj k.a.) aŭ la bultenoj de la laboristaj Esperanto-asocioj en la unuopaj lingvaj teritorioj. La interna laborlingvo de SAT estas ekskluzive Esperanto, kvankam la bultenoj de la laboristaj Esperanto-asocioj estas verkataj parte en la koncernaj landaj lingvoj.

SAT atingis sian apogeon en la jaroj 1929-30. Tiam ĝi havis 6524 membrojn en 1574 urboj de 42 landoj. La persekutoj de la 30aj jaroj (en Germanio, Japanio, Sovetunio ktp.) kiel ankaŭ la Dua Mondmilito kostis al multaj SAT-membroj la vivon. La promociado de la angla kiel hegemonia lingvo post la Dua Mondmilito malfortigis la pozicion de Esperanto kaj malfaciligis la refortikiĝon de la laborista Esperanto-movado.

Hodiaŭ SAT havas iom malpli ol 2000 membrojn, el kiuj proksimume sesono vivas en Francio. Aliaj landoj kun relative alta membronombro estas Rusio, Ukrainio, Bulgario, Nederlando kaj Japanio. Ĉiam ankoraŭ apenaŭ troviĝas membroj en Afriko (nur en 3 landoj). La konsisto de la membraro nuntempe ŝanĝiĝas rapide, ĉar la forpasoj de maljunaj membroj koncentriĝas en okcidenta kaj meza Eŭropo, dum aldoniĝas novaj membroj el la iamaj sovetaj respublikoj kaj Ĉinio. Tio havas konsiderindajn negativajn sekvojn por la financoj, ĉar la membroj en la Oriento povas permesi al si pagi nur multe malpli altajn membrokotizojn. Ĉiam ankoraŭ estas multe da duoblaj membrecoj, t.e. de SAT-membroj, kiuj membras ankaŭ en organizaĵoj de la «burĝa» (ankaŭ nomata «neŭtrala») Esperanto-movado, ĉar tiu estas konsiderinde pli granda kaj proponas multe da avantaĝoj. SAT havas sian sidejon en Parizo, kie estas ankaŭ pagata oficisto. Tie aperas la monata organo Sennaciulo.

La ŝanĝiĝojn de la aĝstrukturo kaj pagiveco de la membraro akompanas ankaŭ delokiĝoj en la ideologia sektoro. La signifo de la «klasbatalo», ekzemple, estas pli kaj pli pridubata, precipe de la pli junaj membroj. La allogo de SAT en la Oriento rilatas al kelkaj faktoroj. Unue, SAT asociiĝas en la orientaj landoj parte kun la romantika bildo de opozicia organizaĵo, ĉar ĝi tie ĝis la fino de la 80aj jaroj ne povis malkaŝe labori. Rilatas al tio, ke ĝi ne apogiĝas en tiuj landoj sur renegatoj de la malnova sistemo, kiel parte validas pri la «burĝa» (pli frue sistemfidela) Esperanto-movado. Plia kialo estas verŝajne tiu, ke la Esperanto-movado en kelkaj landoj estas influata de fortoj kun naciisma sinteno. Tio forŝovas moderulojn en la direkto de SAT. SAT ŝajnas aktuale evolui pli kaj pli al amorfa kolektiĝejo de «progresivaj» geesperantistoj. Konsiderante la renversiĝojn kaj la grandskalan paŭperiĝon en la orienta Eŭropo, restas ankoraŭ la espero, ke SAT adoptos bataleman linion, kiu respondas al la cirkonstancoj, kaj disponigos la brilan interkomprenilon Esperanto al la kontraŭkapitalismaj fortoj. Malgraŭ ĝia numera malforto kaj ĉiuj aliaj mankoj, SAT ĉiam denove pruvas, ke ĝi per Esperanto kapablas antaŭenigi la urĝe necesan supernacian interŝanĝon inter laborhomoj. Tio estas unu baza premiso por internacia revolucia movado.

Eltiraĵo el la statutoj de SAT

1.Sub la nomo Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) estas fondita Asocio, kiu celas:
a) utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda;
b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de Homeca solidaro;
c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj;
ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al tiu de SAT;
d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de nia Asocio.

SAT, ne estante partipolitika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj.

Unuvorte, SAT celas per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

por pliaj informoj: Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, 13353 Berlin, Tel.: (030) 453 96 47


[reen]
Lynx