[reen]

Maldekstra Forumo Berlino: Broŝuroj


info-serio n-ro 1

Kio estas Esperanto? Kiucele Esperanto?

Legendoj kaj faktoj pri Esperanto

Estus bele, se ĉiuj legantoj jam scius, kio estas Esperanto kaj kiun celon ĝi havas (aŭ eĉ, ke ĉiuj jam havus pozitivan opinion pri ĝi). Sed ni ne premisas tion. La rezultoj de opiniosondoj, kiom ili ekzistas, ja ne donas kialon por tio: Tre multaj ankoraŭ neniam aŭdis pri Esperanto, kvankam ĝojige alta nombro de tiuj, kiuj jam scias ĝin, havas pozitivan sintenon pri ĝi.

La iom ambivalencaj rezultoj de la opiniosondoj estas nenio miriga. Unue, Esperanto kaj entute lingvaj problemoj tendencas traktiĝi malofte kaj kutime supraĵe en la amaskomunikiloj kaj aliaj grandskale utiligataj informofontoj. Due, la informoj pri Esperanto foje pariĝas kun obstinaj antaŭjuĝoj pri la supozata artefariteco / senviveco / esprimpovreco de la lingvo mem, la senperspektiveco de ĝia tutmonda enkonduko, la naiveco de ĝiaj adeptoj, kiuj laŭaserte rigardas ĝin kiel patentan rimedon por alvenigi la mondan pacon, aŭ eĉ pri ĝia laŭdira formorto. Trie – kaj jen afero, kiu ankoraŭ pli indignigas kaj havas malfacile kontraŭbataleblajn efikojn – kelkaj esperantistoj mem permesas al si specon de publika agado, kiu povas efiki fortimige al kritikemaj homoj, kaj kun kiu kelkaj legantoj eble jam kontaktiĝis. En la sekvonta teksto oni rezignos je troigaj reklamargumentoj, ekz. rilate la nombron de Esperanto-parolantoj aŭ la lernfacileco de la lingvo.

Kio estas entute Esperanto?

Esperanton proponis en 1887 d-ro L. L. Zamenhof, en la ruse okupata parto de Pollando loĝanta juda okulkuracisto, kiel neŭtralan, t.e. ne al difinita lando aŭ landogrupo ligitan, internacian lingvon. Li volis evoluigi kaj elprovi kune kun sampensantoj facile ellerneblan, regulan lingvon, kiu en dua paŝo estu enkondukita kiel internacia dua lingvo por ĉiuj. Ĉiu nacio kaj etno memkompreneble konservus la propran lingvon. Temas pri planlingvo, aŭ, se oni parolas pri 1887, planlingva projekto.

Zamenhof esperis de sia strebado pli ol nur praktikan utilon. Jam dum lia infaneco ĉagrenis lin la kelkokaze sangaj konfliktoj inter la lingve diversaj etnaj grupoj en lia hejmurbo Białystok (en la hodiaŭa nordorienta Pollando). En neŭtrala lingvo, kiu apartenus al ĉiuj homoj samgrade, li vidis gravan pacigan faktoron.

Esperanto sukcesis fari unuan kaj neniel subtaksindan trarompon, kiam ĝi fariĝis generacitranscenda vivanta lingvo, kiun kelkcent mil homoj en la tuta mondo lernis. La Universala Esperanto-Asocio UEA havas aktuale [stato de 1996] 20.591 membrojn en 117 landoj. La pli malgranda SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda=[germana traduko]) estis fondita post la Unua Mondmilito kiel laborista esperantista ligo. En ĝi kolektiĝas hodiaŭ politike maldekstre, sindikate kaj ekologie orientitaj Esperanto-parolantoj. Per la aplikado en reala lingva komunumo la lingvo pruvis sian uzeblecon kaj evolukapablon kaj plenumas por siaj parolantoj ankaŭ praktikajn servojn, pri kiuj poste pli.

Kial ĝuste Esperanto kiel internacia lingvo?

La dominado de certaj lingvoj en la internaciaj interrilatoj baziĝas malpli sur la nombra forto de la koncernaj lingvaj komunumoj, kaj jam tute ne sur ecoj de tiuj lingvoj kiel tiaj, kiel oni foje suspektas. Grandparte ĝi baziĝas sur la ekonomia kaj politika potencpozicio de la koncernaj ŝtatoj. Membroj de neprivilegiitaj lingvaj komunumoj komunikas «deklivosupren», kiam ili en internacia kadro pertrude devas utiligi unu aŭ plurajn hegemoniajn lingvojn, kiujn ili plejege ofte malpli bone regas ol sian gepatran lingvon.

La internacia uzado de kelkaj naciaj lingvoj distordas la kulturajn interŝanĝojn kaj informfluojn, alivorte la merkaton de ideoj favore al certaj lingvaj komunumoj, pli precize, favore al la ekonomiaj, politikaj kaj opinideterminantaj elitoj de la «grandaj» lingvaj komunumoj. La nuntempa ĉefrangeco de la angla estas unu plej grava kondiĉo de tio, ke produktoj de la usona kulturindustrio konkeras la mondajn merkatojn, kaj ke anglalingvaj novaĵagentejoj ĉefrolas sur la monda merkato de informoj. Neŭtrala, pli facile lernebla lingvo povus krei pli da ekvilibro.

La plimulto de homoj indiferente akceptas la mankon de komunikada egalrajteco, ĉar ŝajne neŝanĝebla aferstato. Sed estas ankaŭ iuj, kiuj hejmiĝis en tiu aferstato kaj ŝatas vivi en la tohuvabohuo de lingvoj, ĉar iliaj propraj konoj de fremdaj lingvoj estas profesikvalifikaj, karieravantaĝaj aŭ almenaŭ prestiĝodonaj. Sed antaŭ ĉio la regantaj klasoj de multaj landoj povas bone vivi en la nuntempa cirkonstancaro. Kongruas kun ilia intereso, ke la amaso de salajruloj kaj entute la plimulto de popoltavoloj estas unulingvaj, respektive nur en limigita grado fremdlingve kapablaj, ĉar tiam ili trovas malpli grandan aliron al opinioj kaj informoj, kiuj devenas rekte el aliaj landoj sen trapasi la filtrilon de la amaskomunikiloj, kiujn ili dominas, same kiel ili malpli povas partopreni senperan interŝanĝon kun siaj samspeculoj en aliaj landoj.

La ideologio de klasa repacigo bezonas la naciismon por radikiĝi en la loĝantaro. Oftaj kaj pli profundaj internaciaj kontaktoj tendencas subfosi ankaŭ tiun pli modernan naciismon, kiun la regantaj klaso nepre deziras, kaj kiu ne plu surscenigas sin per sabrosvingado kaj kun malkaŝe supereca teniĝo, sed kiu esprimiĝas en la intelektuloj umbilikmeditoj pri la temo «nacia identeco» kiel same en la ĉiutagecaj dislimigoj inter «ni» kaj «ili», «ŝtatanaro» kaj «gastoj», «hejme» kaj «en fremdlando», «niaj» – protektendaj – laboraj kaj vendaj merkatoj kaj la – konkerendaj – merkatoj de la konkurencantoj, ktp.

Esperanto estas egalisma. Ĝi devus ebligi, ke vastaj loĝantaraj tavoloj en ĉiuj landoj senpere kaj sen enhavaj limigoj interkompreniĝu trans lingvajn kaj politikajn limojn. La angla lingvo, kiun multaj rigardas kiel faktecan internacian lingvon, ne plenumas tion eĉ en la relative malgranda grupo de relative riĉaj landoj kun disvolvita sistemo de lerneja kaj profesia edukado.

Esperanto devus kontribui al la redukto de nacia paroĥismo ankaŭ per tio, ke ĝi faciligas la konatiĝon kun aliaj popoloj kaj kulturoj. Ĝi devus antaŭenigi mondpolitikan konscion. Problemoj de paco kaj de la medio estas solveblaj nur en tergloba skalo. Al la internacia kunplektiĝo de la kapitalo devas esti kontraŭstarigita la internacia kunplektiĝo de la laborista kaj ekologia movadoj, kies subjektivajn motivantajn fortojn disvolvas internaciaj kontaktoj ĉe la politika bazo. Lingva perilo estas bezonata tiucele. Ankaŭ la desupre promociata eŭropa integriĝo, kiu ĝis nun ne konas fortan bazdemokratian kontraŭpotencon, estas de dubinda valoro. Tia vere demokratia kontraŭpotenco ne povas ekzisti sen praktikebla instrumento por la lingva interkompreniĝo de la vastaj popolamasoj.

Por la organizitaj Esperanto-parolantoj, Esperanto ne estas la panaceo kontraŭ konfliktoj kaj militoj. Ĝi estas helpilo por la demokratia solvado de konfliktoj sur la internacia ebeno kaj rimedo de komunikada egalrajtigo.

Cetere, la uzado de naciaj lingvoj en internacia kadro estas nenecese multekosta afero. La EU sola devas pro ĝi elspezi ĉiujare pli ol miliardon da germanaj markoj. Komparebla situacio regas ĉe Uno kaj aliaj internaciaj organizaĵoj.

Ĉu Esperanto havas estontecon?

Se temas pri «estonteco» en la plej ĝenerala senco, oni povas diri sen ĉirkaŭvortoj: jes, Esperanto havas estontecon. Ĝi ja havas stabilan komunumon de parolantoj en Eŭropo kaj kreskantan en kelkaj landoj de la aliaj kontinentoj, ekzemple en Ĉinio, Irano kaj kelkaj afrikaj landoj. Novaj, pli modernaj aplikokampoj de la lingvo ankaŭ konstante aldoniĝas. Kompreneble, ni ne povas antaŭdiri ion tiel certan, se temas pri ĝia estonteco en la senco de ĝia efektiva celdifino, t.e. en la funkcio de ĝenerala internacia lingvo.

Esperanto trovis intertempe atentindan kvanton da tutmonda agnosko – multe pli ol la plimulto de homoj unue supozas – kiu tamen ankoraŭ neniugrade sufiĉas por trapuŝi ĝin kiel tutmondan duan lingvon por ĉiuj. En rezolucio Unesko agnoskis en 1954 «la de Esperanto atingitajn rezultojn sur la kampo de internacia interŝanĝo kaj proksimigo de la popoloj». Al la monda Esperanto-organizaĵo UEA estis atribuita la konsulta statuso ĉe Unesko la sekvontan jaron. De tiam ĝi kunlaboras kun aliaj neŝtataj organizaĵoj en diversaj laborgrupoj de Unesko. En plia rezolucio tiu organizaĵo reemfazis en 1985 la siatempe adoptitan starpunkton kaj rekomendis i.a. plifortigitan traktadon de lingvaj problemoj kaj Esperanto en lernejoj kaj universitatoj de la ŝtatoj-membroj.

Grupo de 47 EU-parlamentanoj postulis antaŭ iom da jaroj enketon, per kiu la taŭgeco de Esperanto kiel lingvo por la Eŭropa Komunumo estu esplorita. Kelkaj landoj allasis Esperanton por la lerneja instruado. Ĉe la Universitato de Budapeŝto Esperanto-sekcio estis establita, kaj aliaj universitatoj proponas kursojn en kaj pri Esperanto, ekzemple la Universitato de Saarbrücken. Ŝtataj instancoj publikigas informan materialon, ekzemple turisman, por la fremdlingva eksterlando en Esperanto, kaj radiosendejoj de pluraj landoj dissendas ĉiutage kurtondajn elsendojn en Esperanto, ekzemple Pollando kaj Ĉinio.

Oni ne pretervidu, ke sonorantaj rezolucioj, unuopa lerneja instruado kaj konkretaj aplikoj sur kelkaj aliaj terenoj en diversaj landoj prezentas ankoraŭ tre nesindevontigan formon de apogo, kaj tian, kia ĝenerale tendencas realiĝi nur tie, kie aparte aktivaj esperantistoj plenumis bone traelpensitan antaŭlaboron.

Je longa daŭro la plidensiĝanta retiĝo de la mondo antaŭenigas pli fortan perceptadon de la internacia lingva problemo. Sed por ke la pasiva perceptado de la problemo enkonduku konscian pritraktadon kaj serĉon de solvoj, kaj eĉ ankoraŭ havu la realigon de iam trovota solvo kiel sekvon, unu politika antaŭpremiso estas nemalhavebla: konsiderinde pli intensa internacia kunlaboro sur gravaj kampoj de la monda politiko devos jam antaŭ tio iĝi normalaĵo, kaj kadraj antaŭkondiĉoj en la formo de organizaĵoj kaj instancoj kun efektiva trapuŝipovo, se ne eĉ ekzekutiva potenco, devos ekzisti. Se tiu espero montriĝos utopia, tio havos, cetere, multe pli malbonajn sekvojn ol nur la neokupiĝo pri Esperanto: atentigite estu ĉi tie nur pri la tutmonda agadbezono en la aferoj de ekologio kaj la monda populacia politiko.

Krom tio, la ŝancoj de Esperanto forte dependos de la politika premo, kiu povas esti realigita en sufiĉa nombro de landoj. Tiu premo, tamen, povas disvolviĝi nur en tre maldekstren kliniĝanta politika klimato, tia klimato, en kiu radikaldemokratiaj kaj internaciismaj, kiel ankaŭ mondpolitike kaj sociinterne egalismaj streboj pli potence ol nun efikadas. Ĉi tie ne okazu profetadoj pri la estiĝo de tia klimato aŭ pri la ebla tempa kadro. La praktika uzado de Esperanto ĉiukaze celas jam nun anticipi kaj antaŭenigi tian klimaton.

Kiel funkcias Esperanto?

Zamenhof dekomence intencis, ke Esperanto estu facile lernebla. Laŭ la sperto de la Esperanto-parolantoj mem, kiujn esplorrezultoj konfirmas, Esperanto, kompare kun la en Germanio plej lernataj fremdaj lingvoj, estas lernebla en maksimume triono de la tempo, kiu necesas por tiuj lastaj. Esperanto havas fonemikan skribon (unu sono = unu litero) kaj regulan gramatikon. Ĝia sonsistemo estas konceptita internaciece kaj estas por la plimulto de teranoj pli bone reproduktebla ol tiu de la angla aŭ franca. La parolata Esperanto sonas simila al la hispana aŭ la itala.

Malgranda specimena teksto

«La laboristoj ne havas patrujon. Oni ne povas de ili preni, kion ili ne posedas. (...) La naciaj diferencoj kaj antagonismoj inter la popoloj malaperas pli kaj pli jam pro la evoluo de la burĝaro, la libereco de la komerco, la mondmerkato, la monotoneco de la industria produktado kaj pro la vivkondiĉoj respondantaj al ĝi.»

“Die Arbeiter haben kein Vaterland. Man kann ihnen nicht nehmen, was sie nicht haben. (...) Die nationalen Absonderungen und Gegensätze der Völker verschwinden mehr und mehr schon mit der Entwicklung der Bourgeoisie, mit der Handelsfreiheit, dem Weltmarkt, der Gleichförmigkeit der industriellen Produktion und der ihr entsprechenden Lebensverhältnisse.”

Karl Marx, Friedrich Engels: Manifesto de la Komunistista Partio

Strukture, Esperanto estas aglutina lingvo, t.e. tia, en kiu ampleksaj partoj de la vortprovizo kunmetiĝas el pli malgrandaj elementoj (morfemoj). Tio estas radikoj kaj afiksoj, kiuj restas senŝanĝaj. Tiel do la nombro de aparte lernendaj leksikaj elementoj restas relative malgranda. La vortprovizo devenas grandparte el la eŭropaj lingvoj, ĉe kiu transpreno oni atentis la principon de kiel eble plej alta internacia konateco. Tial tre multe da radikvortoj estas atribueblaj al la latina, el kiu multe da vortoj transpreniĝis en ĉiujn modernajn lingvojn, ankaŭ en (el eŭropana vidpunkto) «ekzotikajn».

La ofte aplikataj nocioj «helpa lingvo» kaj «artefarita lingvo» vekas foje ĉe homoj, kiuj ne konas la efektivan amplekson de la praktika uzado de Esperanto, la eraran imagon pri primitiva, esprimmalriĉa lingvo, kies plenan konsiston la intelekta plenumopovo de ĝia «kreinto» determinis, kaj kiu eble trovas lokon inter la du kovriloj de unu libro. Tamen, la plimulto de esperantistoj jam ĉiam konsciis, ke lingvo taŭga por ĉiuj komunikadaj bezonoj de la homa ekzisto povas estiĝi nur en kolektiva procezo.

De preskaŭ cent jaroj okazas ĉiujare multnombraj kongresoj kaj renkontiĝoj, ĉe kiuj oni parolas Esperanton. Estas dekmiloj da libroj en Esperanto, kaj pluraj centoj da ĉefe malgrandaj gazetoj aperas regule. Esperanto eĉ ofte fariĝas la ĉiutaga familia lingvo ĉe malsamdevenaj paroj, kies infanoj sekve parolas ĝin kiel gepatran lingvon (kune kun la koncerna landa lingvo kaj foje alia lingvo).

Esperanto disvolviĝas kaj adaptiĝas al la ŝanĝiĝantaj bezonoj de ĝia parolantaro – kiel la etnaj lingvoj per leksika pruntado kaj formado de terminoj el la jam ekzistantaj lingvaj rimedoj – sen perdi sian relativan simplecon. Diferenciga nociivo kaj esprimkapablo de lingvo ne dependas de ĝia genezo aŭ de internaj propraĵoj de la lingvo, sed estiĝas ekskluzive el la komunikadaj bezonoj de ĝia parolantaro.

Kiel oni povas utiligi Esperanton?

Ne devus estiĝi la sublimina impreso, ke la Esperanto-parolantoj okupiĝas ĉefe pri informa laboro kaj lingvoflegado. Tute kontraŭe. La Esperanto-parolantoj ofte komprenas sin precize kiel tiaj – kiel parolantoj de difinita lingvo kaj ne kiel esperantistoj, t.e. anoj de organizita kulturpolitika aŭ lingvopolitika strebado. La iom malforta intenso de la eksteren direktita informa laboro estas kunkaŭzita de tiu memkompreno.

La plimulto de Esperanto-parolantoj uzas siajn lingvokonojn dum vojaĝoj tiumaniere, ke ili kontaktas gekonatojn respektive ekkontaktas homojn per unu el la adresaroj. Aparte ŝatata listo estas la Pasporta Servo, kiun la Esperanta junulara organizaĵo TEJO eldonis, kaj en kiu 784 personoj el 68 landoj [stato de 1996] estas notitaj, kiuj pretas dum limigita tempodaŭro loĝigi aliajn travojaĝantajn aŭ feriantajn Esperanto-parolantojn. SAT funkciigas la Amikecan Reton, kiu funkcias simile. Dum la tuta jaro okazas dekoj da internaciaj renkontiĝoj, konferencoj kaj libertempaj aktivecoj, kiu pli ofte okupiĝas pri aktualaj socipolitikaj kaj kulturpolitikaj temoj ol pri Esperanto mem.

Multaj malkovris en Esperanto eblecon ekprofiti post malgranda lernpeno de tutmondaj kontakteblecoj. Kelkaj, kiuj ne povis sufiĉe aŭ entute lerni fremdan lingvon en la lernejo, akiris per Esperanto siajn unuajn fremdlingvajn konojn. Tiuj, kiuj jam regas unu aŭ plurajn fremdajn lingvojn, lernas la bazajn elementojn de Esperanto en malmulte da semajnoj. Kiu volas, povas uzi Esperanton en internaciaj fakaj organizaĵoj aŭ kunagadi en lokaj grupoj, landaj aŭ internaciaj organizaĵoj.

[laŭ eldono 2.0 / 1997]


[reen]
Lynx