Ĉi tiu teksto estas (la Esperanta traduko de) leĝere modifita germana versio de la franca broŝuro Esperanto: une autre idée de la communication, une haute idée de la communication (SAT-Amikaro, 67, avenue Gambetta, F-75020 Paris), tradukita de Wilhelm Luttermann kaj prilaborita de membroj de la Maldekstra Forumo Berlino kaj la Libera Esperanto-Asocio [de Germanio].
La neceso kaj eĉ neevitebleco de tia lingvo iĝas des ĉiam pli klaraj ju pli la rilatoj kaj interdependecoj de la landoj, iliaj komerco kaj komuneco pliiĝas. La angla anstataŭis la latinan kaj la francan en la internacia komunikado. Sed tio estas stato, kiu malavantaĝas la supermezuran neanglalingvan plimulton de popoloj. Temas pri 92% de la homaro.
Oni volontigis plurajn generaciojn ĉe ni por la lernado de la angla ne nur per aferaj kaj raciecaj konsideroj, sed mense favorigis ilin per ĉiuj rimedoj de amaskomunikila influado por la kulturo kaj vivmaniero, la muziko kaj modoj (ankaŭ ideaj modoj) de la anglalingvaj landoj kaj konekse kun tio por ilia lingvo. Armeo de instruistoj ekis al la tasko enkapigi la anglan lingvon per larĝa gamo de instrumetodoj al la juna generacio de la koncerna tempo. La senfina kaj senlima penado investita kaj investata en tiu tasko estas nemezurebla. Tuj post la fino de la milito la ĉeesto de anglalingvaj okupaciaj, poste aliancaj soldatoj estigis aparte favoran situacion por tiu lingvo. Aldoniĝas la cirkonstanco, ke la angla estas pli facile lernebla precipe por germanoj kaj parolantoj de aliaj ĝermanaj lingvoj pro la proksima parenceco de la lingvoj. Sed malgraŭ ĉio ĉi, ĝi restas por la plej multaj, kiuj elspezis ses ĝis naŭ jarojn por lernado de la angla, nur rudimente disponebla lingvo.
La nedisputebla bezono je komuna lingvo por ĉiuj popoloj de la Tero ne povas pravigi la ekstermezurajn privilegiojn, kiujn nuntempe kelkaj nacioj pretendas por si je la malavantaĝo de pli ol 9/10 de la homaro. La aktuala situacio trudnecese provokas postulojn pri la samrajtigo de aliaj lingvoj – kiujn oni regule devas plenumi en internaciaj organizaĵoj. La rezulto estas senespera lingva tohuvabohuo.
Malgraŭ la kvantego da tempo, mono kaj aliaj rimedoj, kiuj forkonsumiĝas pro la tutmonde plenumata, tamen neniam trakonsiderita politiko de instruado de kelkaj privilegiitaj lingvoj, la bilanco aspektas terura. Ĝi nome aspektas tiel, ke oni devas poste – iele-tiele – korekti la mizerajn rezultojn de tiu instruado per multekostaj ŝajnsolvoj, kiuj estas krome komplikaj, malkomfortaj, stringaj kaj diskriminaj: tradukaj kaj interpretaj servoj, multlingva burokratio, multekosta aparataro.
La praktika kaj kultura valoro de pluraj fare de tro pripostulitaj kaj nemotivitaj lernantoj malbone lernitaj lingvoj ne ekvivalentas al la prestoj, kiujn la lernantoj kaj iliaj instruistoj – kaj ne laste ankaŭ la impostpagantoj devas fari.
La plej granda parto de la sumo provizita el la poreduka buĝeto por la fremdlingva instruado estas tiumaniere devojigita de sia fakta celo – sekve de sencerba lingva politiko, kiu el miopa vidpunkto povas ŝajni «pragmata», sed kiu malhavas ĉian plian raciecon.
Anstataŭ investi por solvo, kiu ebligas senperan kaj egalrangan komunikadon, oni investas por partaj solvoj, kiuj signifas dependecon, reduktitan komunikadon, lingvan kaj kulturan fremdiĝon, malsuperecon, rezignon je elokvento kaj persvadiveco. Mallonge dirite, oni investas por diskriminado.
En internaciaj organizaĵoj la tenado de ĉiam pli pezpaŝa multlingva burokratio okazas je kosto de la kvalito kaj rapideco de komunikado, la esplorado, la realigado de urĝaj projektoj. Institucioj kiel la Monda Sanorganizaĵo MSO prokrastas aŭ forstrekas vivgravajn projektojn nur por altaŭgiĝi al la lingva-kultura narcisismo kaj hegemoniaj pretendoj de kelkaj potencoj. Ne mirinde, ke la politikaj, ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rezultoj de tiu lingva kaoso estas malĝojigaj. Ili rezultigas je la fino mankon de interkompreniĝo, egoismon kaj enfermiĝon de la popoloj, kaj paralizon de ilia solidarecpotencialo. La lingva muro katenas la evoluon de la kultura, scienca kaj ekonomia interŝanĝoj, la liberan komunikadon de informoj kaj pensoj, la socian progreson. Ĝi apogas la ideologian stultigon de la popoloj kaj la eluzadon de naciaj kaj rasismaj antaŭjuĝoj, kaj ĝi fortigas politikajn kaj religiajn fanatikismojn. Ĝi kreas kaj subtenas rilaton de regantoj kaj regatoj, kiu estas malhelpilo por la fratiĝo de la popoloj. La lingva muro endanĝerigas la pacon kaj sekurecon de ĉiuj.
En la kapitalismaj industriigitaj landoj jam de jaroj kreskas la sociinternaj kontraŭdiroj. La kontraŭecoj de malriĉo kaj riĉo, potenco kaj senpovo ĉiam pli forte konturiĝas. Ne alie aspektas la distribuo de edukaj valoroj: la kosta instruado de fremdaj lingvoj kontrastas kun la disvastiĝo de analfabetismo.
En la Tria Mondo, en kiu la problemo de analfabetismo estas unuaranga, kune kun tiuj de malsano, mizero kaj malsato, la instruado de la hegemoniaj kaj laŭdire internaciaj lingvoj forronĝas gigantan parton de la poreduka buĝeto je kostoj de la indiĝenaj lingvoj. Ĝi englutas energiojn, kiuj kun pli da utilo elspeziĝus aliloke. Ĝi plifortigas la mensostaton de asistoricevantoj, la fremdecon kaj dependecon de la potencoj, kies lingvojn oni instruas kaj aplikas en la internaciaj rilatoj.
La problemo de lingvoj kaj lingva komunikado estas do tre signifa, ĉar la solvo de ĉiuj aliaj mondaj problemoj dependas de la kvalito de la komunikado. Dum Eŭropo serĉas sian unuecon en diverseco je la mateniĝo de la tria jarmilo kaj en epoko de furioza disvolviĝo de la rilatoj inter oriento kaj okcidento, nordo kaj sudo, la aliro al senpera kaj memdeterminita komunikado sen malegaleco kaj diskriminado devas esti konsiderata homa rajto kaj prioritata celdifino samranga kiel la rajto je scio.
Pro tio, ĉiu devas povi posedpreni tiun rajton, sen devi atendi ĝian oficialan agnoskiĝon aŭ la entreprenadon de ŝtataj agadoj aŭ asignon de financaj rimedoj favore al ĝi.
La sola justa kaj kontentiga alternativo al la nuna situacio estas la alpreno de lingvo sen ia ajn rilato al unu certa lando, t.e. sennacia lingvo. Tiu lingvo devas krome posedi kelkajn gravajn lingvistikajn karakterizaĵojn: precizon kaj elaston, plej altan gradon de leksika internacieco, fonologion kaj strukturon, kiuj kongruas kun multe da aliaj lingvoj, facilan – el la vidpunkto de la etnaj lingvoj vidite – alireblon, kiu validu por ĉiu ajn popolo. Ĝi devas prezenti grandan regulecon (populare dirite: ĝi devas esti «logika») kaj konveni por modernaj teknikoj de komunikado kaj informacia prilaborado (datena prilaborado, maŝina tradukado ktp.) Ĝi devas esti jam elprovita en ampleksa aplikado. La internacia lingvo Esperanto, kiu ekzistas jam pli ol jarcenton, estas la sola, kiu vere kontentige plenumas ĉiujn ĉi postulojn.
En 1887 aperis en Varsovio modesta libreto de d-ro L. L. Zamenhof (1859-1917) en la rusa lingvo kun la titolo Internacia Lingvo. La pseŭdonimo «d-ro Esperanto», uzita komence de la aŭtoro, poste fariĝis preter liaj intencoj la nomo de tiu lingvo.
La «rusa periodo» finiĝis en 1895 abrupte, post kiam la sola Esperanto-gazeto publikigis artikolon de Tolstoj, post kiu evento la carisma cenzuro malpermesis ĝin. Sekvis la «sveda» kaj poste la «franca periodo» kun la unua monda kongreso de Esperanto (en 1905 en Boulogne-sur-Mer kun 688 partoprenantoj el 20 landoj). En 1905 la anarkiisto kaj klerulo Paul Berthelot fondis la ankoraŭ hodiaŭ aperantan gazeton Esperanto. En 1908 Hector Hodler fondis la Universalan Esperanto-Asocion (UEA = [germana traduko]).
Ĝis la unua mondmilito la Internacia Lingvo povis disvastiĝi el Francio en la mondon, antaŭ ĉio al Japanio kaj Ĉinio. En Prago estiĝis en 1921 je propono de Eugne Adam (Lanti) esperantlingva movado kun emancipa celaro kaj sennacieca strukturo: la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT = [germana traduko]), kiu konsiderinde kontribuis al tio, ke la lingvo akiris socian-kulturan bazon.
Denova tempo de disflorado daŭris depende de la kondiĉoj en la unuopaj landoj 10 ĝis 15 jarojn. Sed la leviĝo de totalismaj kaj militemaj reĝimoj, kiu fine kondukis al la dua mondmilito kaj la malvarma milito, disbatis por pluraj jardekoj tiun novan supreniron. La ekspansiismo de la angla-usona lingvo rotaciis je plej alta rapideco, kun la sekvo, ke Esperanto ricevis malpli da atento.
Nur en 1954 kaj denove en 1985 la Ĝenerala Asambleo de Unesko agnoskis la valoron de Esperanto por la internacia intelekta interŝanĝo kaj decidis ĉe tio rekomendojn, kiuj apelis al la ŝtatoj, ke ili ellaboru studprogramojn por Esperanto, kaj alvokis la neŝtatajn organizaĵojn esplori la eblecon uzi tiun lingvon.
Sian vitalecon Esperanto pruvis en jarcento de literatura kreado, lingva riĉiĝo, sed antaŭ ĉio en rekta komunikado. Sen tiu vitaleco ĝi certe apenaŭ povintus supervenki la malhelpojn, je kiuj certe ne estis manko: inerto, antaŭjuĝoj, tabuoj, kalumniado, maligneco, librobruligoj kaj persekutoj sub diversaj diktaturoj, obskurantismo de ŝajndemokratiaj aŭ laŭdire liberalaj reĝimoj, du mondmilitoj kaj iliaj sekvoj, la malvarma milito, lingva fremdiĝo kaŭzita de la angla kaj blinda sindediĉo al ĝi.
Esperanto estas hodiaŭ lingva fenomeno unika en la tuta historio de la homaro. Ke ĝi fariĝis vivanta realaĵo, ke ĝia forto kaj reputacio kreskas, tio estas atribuebla al la volforto de pluraj generacioj de pioniroj de ĉiuj profesioj, ĉiuj sociaj tavoloj, rasoj, popoloj kaj nacioj, diversaj politikaj, filozofiaj kaj religiaj konvinkoj, kiuj ĉiuj progresigis la ideon de la internacia lingvo en sia propra medio.
Kiel la telefono, kiu komence apenaŭ estis postulata pro la limigita nombro de alvokeblaj stacioj, tiel ankaŭ la internacia lingvo tre rapide elkreskis el la stadio de eksperimentado kaj akiris estimindan pozicion inter la lingvoj uzataj en la internacia komunikado.
Eĉ se restas ankoraŭ multo por fari, ĝis ĝi tutmonde enkondukiĝos kiel lingvo de internacia komunikado, ĝi jam nun plenumas por siaj parolantoj aŭtentikajn servojn kaj kontentigas plej diversajn bezonojn.
Tute aparte de siaj praktikaj kvalitoj, Esperanto estas la rimedo de komunikado plej taŭga por orienti la konscion al pli justa kaj solidara mondo, al mondo de socia progreso kaj justa distribuo de produktadrimedoj kaj valoraĵoj, al paca mondo. Kaj tio estas ne la plej malgranda el ĝiaj avantaĝoj.
Pro siaj propraĵoj kaj celdifino Esperanto havas antaŭ ĉio la vokiĝon antaŭenigi kaj faciligi la komunikadon inter diverslingvaj homoj. Precize por tiu rolo ĝi estis projektita, kaj por tiu rolo ĝi pli taŭgas ol ĉiu alia lingvo, ĉar:
Esperanton oni instruas kaj en neformalaj kursoj kaj en publikaj institucioj de klerigado. La sekvontaj indikoj koncernas nur publikajn instituciojn de klerigado, do nur malgrandan parton de la institucioj, en kiuj oni faras kursojn. Instruado de Esperanto okazas:
Kie ajn oni faris pedagogiajn eksperimentojn, tute egale sur kiu nivelo, ili ĉiam kondukis al kuraĝigaj, pozitivaj rezultoj: Anglio, Belgio (Saint-Gérard), Germanio, Svislando (sub kontrolado de la konata eduksciencisto kaj pedagogo Pierre Bovet), Finnlando, Hungario, Nov-Zelando, Usono. Lastatempe akiritaj spertoj en Francio (komunlernejo en Villefranche-sur-Saône, Rhône kaj La Force en Dordogne) ankoraŭ konfirmis la rezultojn de antaŭaj eksperimentoj.
La relativa lernfacileco de Esperanto estas ankoraŭ ne ĉiuflanke esplorita. La ekzistantaj komparaj esploroj, kiel ankaŭ taksoj de Esperanto-parolantoj, indikas, ke ĝi estas trioble ĝis dekoble pli rapide lernebla ol la ĉe ni plej lernataj fremdaj lingvoj. Personoj kun fremdlingva sperto povas akiri pasivajn bazajn konojn en proksimume 20 horoj, aktivajn en 50 horoj. Kompreneble temas en tiu kazo nur pri elementa scio.
La intereso pri Esperanto kreskas en epoko, en kiu la sekvoj de la lingva konfuzo pli kaj pli videbliĝas. Senĉese kreskas la listo de organizaĵoj, kiuj aktive apogas aŭ uzas Esperanton, eĉ se kelkfoje ankoraŭ temas pri limigitaj aplikokampoj: Uno, Unesko, MSO (Monda Sanorganizaĵo), MKO (Monda Komercorganizaĵo), ministerioj de eksterlandaj aferoj (Norvegio, Nederlando); industriaj firmaoj, kooperativoj (Hungario, Bulgario); internaciaj foiroj kaj komercaj ĉambroj (Barcelona, Leipzig, Bar-le-Duc); fervojaj administracioj (Norvegio, Danlando, Germanio, Hungario); turismaj oficejoj (Aŭstralio, Ĉeĥio ktp.); sciencaj organizaĵoj kaj eldonaĵoj (Monda Federacio de Sciencistoj, Internacia Akademio de Sciencoj de San-Marino, Internacia Akademio de Komenio, la Scienca kaj Teknika Sekcio de la Akademio de Sciencoj de Ĉinio, Etnografia Muzeo de Torun##, la revuo «Entotaxonomia» k.a.); politikaj partioj kaj diversaj movadoj: ekologoj, Monda Solidarec-Fonduso kontraŭ la Malsato, Mondcivitanoj, la Kooperativa Instituto de la Moderna Lernejo (ICEM, asocio por Freinet-pedagogio), la Pacifista Ligo de Francio, Naturamikoj, la Muelejo de Metilernantoj, skoltoj, rotarianoj ktp. En Septembro de 1993 la kongreso de la aŭtora unuiĝo PEN agnoskis la Esperantan PEN-centron (de esperantlingvaj verkistoj) kiel membran organizaĵon kaj tiel nerekte agnoskis Esperanton kiel literaturan lingvon.
Esperanto estas kiel «ponta lingvo» bazo de unu el la dek plej avanaj, ekonomiaj kaj prestivaj sistemoj de aŭtomata tradukado en la mondo: DLT (=Distributed Language Translation), kiun la firmao BSO evoluigis en Nederlando.
Pli kaj pli da ŝtataj kaj privataj radiostacioj faras elsendojn en kaj pri Esperanto, el kiuj parto kapteblas en la tuta mondo kurtonde aŭ per senpera satelita dissendado: Pollando, Ĉinio, Italio, Vatikano, Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Estonio, Litovio, Kubo, Brazilo – ne kalkulante la multnombrajn sendejojn de malalta atingopovo en Hungario, Hispanio, Svedio, Francio, Aŭstralio kaj Nov-Zelando (lokaj sendejoj). Ekzistas ankaŭ tre aktiva reto de Esperantaj radioamatoroj. Ĉio ĉi konfirmas, ke ekzistas sufiĉe granda esperantlingva publiko por pravigi la praktikan uzadon de tiu lingvo en radio kaj en aliaj sektoroj de la vivo.
Kiel vivanta, funkcianta lingvo Esperanto ebligas ekligi kontaktojn kaj rilatojn kun homoj el proksimaj kaj malproksimaj landoj de ĉiuj kontinentoj, pro celoj de amikeco, esplorado, interŝanĝoj aŭ realigo de komunaj projektoj. En kluboj kaj lokaj aŭ regionaj grupoj, en plej diversaj organizaĵoj – kun aŭ sen faka specialiĝo, kun aŭ sen socikritikaj celdifinoj, ĉu naciaj ĉu internaciaj ĉu sennaciecaj – de Esperanto ĉiu, kiu parolas tiun lingvon, povas ĉerpi utilon, tute laŭ la propra gusto kaj propraj deziroj, emoj, celoj kaj intencoj.
Kiu membriĝas en unu el la grandaj mondaj organizaĵoj, ricevas adreslibron, pere de kiu oni povas ekkontakti aliajn membrojn, ĉu en Kievo aŭ Toronto, ĉu en Tokio aŭ Zagrebo, ĉu en Helsinko aŭ Rio-de-Ĵanejro, Kinŝaso aŭ Velingtono, aŭ eĉ lokoj, kiujn oni vane serĉas en atlaso.
Krome, la Esperanto-gazetaro (pli ol 100 ĵurnaloj kaj gazetoj) publikigas multnombrajn anoncetojn. Pli ol 250 kongresoj kaj superregionaj renkontiĝoj jare donas okazon malkovri diversajn kulturojn, landojn kaj interesajn ideojn, ekligi multflankajn kaj rektajn kontaktojn, trovi ĉion imageblan, fojfoje eĉ konvenan vivpartneron!
Esperanto respondas strukture al la tipo de aglutina lingvo, kiel la japana, turka, hungara, finna ktp. Sed la neŝanĝivo de ĝiaj bazaj elementoj rezultigas ankaŭ similecon kun la izolantaj lingvoj (kiel la ĉina). Vortojn oni formas per kunligo de bazaj elementoj, kiuj restas rekoneblaj kiel tiaj (la esenca karakterizaĵo de aglutina lingvo). Tiuj bazaj elementoj devenas grandparte el la fleksiaj lingvoj de la hindeŭropa grupo (la latina kun ties lingvoj-idoj, ĉefe la franca kaj itala je 75%, ĝermanaj lingvoj, antaŭ ĉio la angla kaj germana je 20%, la greka, slavaj lingvoj k.a. je 5%). Estus troigo aserti, ke Esperanto ĉiel facilas, ĉar tamen temas pri lingvo, kiu postulas lernadon; sed tiu lingvotipologia ekvilibro inter la strukturaj trajtoj de la vortprovizo unuflanke, kaj la genezo de la vortprovizo aliflanke, estas kunkontribuanta faktoro de tio, ke la lingvo estas konsiderinde pli facile lernebla ol aliaj, kaj por kiu ajn popolo. La malfacilaĵoj, kiujn Esperanto malhavas, estas videblaj el la sekvonta superrigardo pri ĝiaj lingvaj ecoj:
Tial do asertoj, ke temas pri ”lingva miksaĵo“ aŭ ”io kreita el nenio“, estas erarigaj. Ĝustadire temas pri sisteme plenumita sintezo de prestivaj elementoj de la ĉefaj lingvaj tipoj.
Esperanto estas vivanta, t.e. evoluanta lingvo. La simpliga eldiro, ke Zamenhof kreis la lingvon, rilatas al ĝia genezo kaj ne estu tiel misinterpretita, ke li difinis ĝian tutan konsiston, kiu en tiu kazo devus esti sufiĉe povra kaj malnoviĝinta. Fakte, tiu konsisto (vortprovizo, idiomaĵoj, konotacioj, ktp.) estas konstante riĉigata per la ĉiutaga buŝa kaj skriba uzado. Tiun lingvouzadon partoprenas dekmiloj da tute diversaj – etne, sociologie, mondrigarde, profesie kaj alirilate – homoj, kiuj serĉas kaj trovas vojojn por esprimi per lingvaj rimedoj la plej diversajn aferstatojn, kiuj rilatas al ilia vivpraktiko.
La plej multaj lokaj Esperanto-grupoj en la mondo filiiĝis al landaj asocioj, kiuj siaflanke estas sekcioj de la Universala Esperanto-Asocio (UEA), la monda ligo de esperantistoj, inter ili ankaŭ la Esperanto-Ligo Berlino. Al la partipolitike kaj religie neŭtrala monda ligo diversaj mondrigarde neŭtralaj kaj mondrigarde neligitaj fakaj asocioj estas pli-malpli strikte ligitaj: «neŭtralaj» estas ekzemple la Internacia Esperanta Fakgrupo por Komerco kaj Ekonomio aŭ la Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj – ne sufiĉas ĉi tie la loko por elnombri ĉiujn. Ankaŭ ne por mencii ĉiujn mondrigarde ligitajn unuiĝojn, inter ili tiuj de diversaj kristanaj konfesioj, de praktike ĉiuj religioj kaj ankaŭ de la ateistoj.
Rimarkinda ĉi-rilate estas ĝuste la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), [germana traduko], kiu staras en la tradicio de la laborista Esperanto-movado kaj turnas sin precipe al tiuj, kiuj ne vidas en tiu lingvo memcelon kaj ankaŭ ne nur praktikan rimedon de komunikado, sed antaŭ ĉio potencan instrumenton de tutmonda refleksio kaj emancipiĝo, neforrezigneblan por elfari mondon de paco en kunlaborado kaj de socia progreso en libereco.
Ĉiuj, kiuj interesiĝas pri tiuj agadoj, povas aliĝi al SAT por etendi siajn proprajn agadeblecojn aŭ ankaŭ la agadeblecojn de neesperantistaj organizaĵoj, en kiuj ili aktivas, trans landlimojn. Tial estas tute nature, ke SAT kaj ĝiaj landaj sekcioj estas renkontiĝejo por multnombraj personoj el tute diversaj medioj kaj de diversaj politikaj tendencoj: aktivuloj de la kleriga sektoro kaj la sindikatoj, socialistoj, anarkiistoj kaj liberecanoj, mondcivitanoj kaj kontraŭnaciistoj, anoj de movadoj por mediprotektado, homaj rajtoj kaj paco ktp.
En tempo, en kiu la unuiĝinta Eŭropo iĝas realaĵo kaj en kiu la rapida evoluo de la rilatoj de nordo kaj sudo, oriento kaj okcidento multobligas kontaktojn trans limojn, multaj organizaĵoj estas malhelpataj de la lingva muro. La Internacia Lingvo Esperanto, kiu en 1985 denove trovis la agnoskon de la Ĝenerala Asambleo de Unesko, estus, se sufiĉe disvastigita, rimedo por liberiĝi dum mallonga tempo kaj ĉe minimumaj kostoj el la mizero de la ĝisnunaj ŝajnsolvoj, kiuj estas neprecizaj, nekomfortaj, kostaj kaj diskriminaj.
La Libera Esperanto-Asocio (la germana SAT-sekcio LEA/G) aplikas diversajn rimedojn por fari alirebla la evoluintan formon de komunikado, kiun Esperanto proponas:
SAT okazigas ĉiujare kongreson, ĉiufoje en alia urbo.
Vi povas komenci lerni Esperanton ĉiam ajn. El libroj, broŝuroj kaj dokumentaĵoj vi povas konatiĝi ankaŭ kun ĝia origino, ĝia iniciatinto, ĝiaj historio kaj fontoj, ĝiaj lingvaj aspektoj, ĝia literaturo, ĝiaj evoluo, potencialaj kaj aktualaj ebloj, utiligeblecoj kaj perspektivoj: la temo estas multe pli vasta ol vi imagas. Ĉi tiu broŝuro liveras kelkajn fundamentajn informojn, per kiuj ni volas konatigi legantojn kun la problemoj de lingva komunikado kaj la per Esperanto proponata solvo. Vi povas mendi pliajn ekzemplerojn ĉe ni aŭ sendi al ni la adresojn de pliaj interesitoj.
Jam konatiĝinte kun ĝi, vi estas kapabla, se vi volas, informi en via medio kaj laŭbezone respondi al antaŭjuĝoj kaj obĵetoj, kiuj multfoje aperas.
Al tiuj, kiuj deziras pli profundan enrigardon aŭ interesiĝas pri lingvistiko, SAT rekomendas la volumon de Pierre Janton: Einführung in die Esperantologie [Enkonduko en la esperantologion], dua eldono, Georg Olms Verlag, Hildesheim 1993.
SAT deziras al vi multe da ĝojo ĉe la malkovro, lernado kaj uzado de tiu ĉi juna kaj multpova lingvo.
[Rimarkigo pri ĉi tiu HTML-teksto: Esperanto posedas kelkajn specialajn signojn, ĉi tie koditajn laŭ la unikoda normo UTF-8. Ĉe la koncernaj signoj temas pri literoj kun diakrita supersigno, nome c, g, h, j oder s kun cirkumflekso, kaj u kun duoncirkla supersigno. Pli malnovaj foliumiloj, resp. la kun pli malnovaj Windows-versioj liveritaj tiparoj ne subtenas ĉi tiun normon, aŭ faras tion nur post kelkaj manipuloj fare de la uzanto. Pli da informoj pri tio...]
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z
La literojn oni prononcas kiel en la germana, escepte de la sekvontaj. Ĉiun literon oni prononcas unuope, alivorte, mankas literkombinoj, kiuj redonas unusolan sonon – kiel «ch» aŭ «sch» en la germana – kaj nazalaj kombinoj (-ng- prononciĝas do ne kiel germana «ng» en «Hang», sed kiel «n-g» en «ungern»).
| a | mezlonga, inter la mallonga kaj longa germanaj «a» |
| e | malferma, kiel en «Fest, hell»: tre (sehr), veni (kommen) |
| i | mezlonga, inter la mallonga kaj longa germanaj «i» |
| o | malferma kiel en «Holz»: homo (Mensch), povi (können) |
| u | mezlonga, inter la mallonga kaj longa germanaj «u» |
| aj | kiel la germana «ei»: kaj (und) |
| oj | kiel la germana «eu» en «Heu»: homoj (Menschen) |
| aŭ | kiel la germana «au» en «Sau»: aŭ (oder), ankaŭ (auch) |
| ej | kiel la germana «äi»: plej (am meisten) |
| c | «ts» (kiel «Zar»; «Zoll»): celo (Ziel), facila (leicht); neniam prononciĝas kiel «k» |
| ĉ | «tsch» (kiel en «Tscheche»): ĉe (bei), voĉo (Stimme) |
| ĝ | (voĉa) «dsch» (kiel en «Dschungel», «Gin»): loĝi (wohnen) |
| ĥ | kiel en «ch» en la germana «ach»: ĥaoso (Chaos), ĥoro (Chor) |
| ĵ | (voĉa) «sch» (kiel en «Jalousie»): ĵaluzo (Eifersucht) |
| r | la plimulto de parolantoj preferas langpintan r |
| s | kiel «ß», ĉiam senvoĉa (kiel en «Fuß», «lassen»): insulo (Insel) |
| ŝ | kiel «sch» en «scharf»: ŝipo (Schiff), ŝati (mögen) |
| ŭ | kiel la angla «w» en «window»: ŭato (Watt [elektra unuo]) |
| v | kiel la germana «w» en «Wasser»: varma (warm), verda (grün) |
| z | (voĉa) kiel la germana «s» en «Riese»: viziti (besuchen) |
Duoblajn literojn oni ĉiam prononcas duoble: opinii (meinen) = opini-i; metroo (U-Bahn) = metro-o.
Oni akcentas (escepte de unusilabaj vortoj, kompreneble) ĉiam la antaŭlastan silabon, do: Fleksebla kaj estetika, preciza kaj vivanta, Esperanto estas la plej facile kaj rapide lernebla lingvo.
Ekzistas nur unu artikolo, la difina, kiu estas ĉiam senŝanĝa: la. Ekzemplo: la bona frukto = das gute Stück Obst (die gute Frucht), bela floro = eine schöne Blume.
La formado de la substantivo, la adjektivo kaj la derivita adverbo okazas per almeto de speciala gramatika finaĵo, ekz. por la radiko praktik:
| o | por la substantivo: praktiko = Praxis |
| a | por la adjektivo: praktika = praktisch |
| e | por la adverbo: praktike = auf praktische Art und Weise, praktisch |
La radikoj estas inter si aŭ kun la afiksoj (prefiksoj kaj sufiksoj) kombineblaj, kiuj ebligas, post unufoja lerno, formi multnombron da vortoj kun fiksita signifo, per simpla logika kombinado; ekzemple:
Esperanto havas tre funkciecan strukturon, kaj oni devus dekomence familiarigi sin kun tiu, por tuj rekoni la konsisterojn, el kiuj ĉiu vorto kunmetiĝas:
| suno | Sonne |
| lumo | Licht |
| varmo | Wärme |
| makulo | Fleck |
| horloĝo | Uhr |
el kiuj la jenaj facile rekoneblaj vortoj estas derivitaj:
sunlumo, sunvarmo, sunmakulo, sunhorloĝo, sed ankaŭ sunsistemo, sunmotoro, sunenergio ktp.
La finaĵo j signas la pluralon de substantivoj kaj adjektivoj:
inteligentaj knaboj = intelligente Jungen.
La ina formo de substantivoj (ĉe kiuj temas pri vivantaĵoj) estas formita per almeto de la sufikso in. La adjektivo ne portas tiun signon. La kategorio de pure gramatika ĝenro ne ekzistas:
| kuzo | Cousin | kuzino | Cousine |
| patro | Vater | patrino | Mutter |
| ŝafo | Schaf (männl./weibl.) | ŝafino | Schaf (weibl.) |
La prefikso mal sola anstataŭigas tutajn vortarojn da antonimoj (nocioj de malaĵoj).
| honesta | ehrlich | malhonesta | unehrlich |
| ami | lieben | malami | hassen |
| ĝoje | freudig | malĝoje | traurig |
| venko | Sieg | malvenko | Niederlage |
Por la konjugacio, kiu en la plimulto de lingvo postulas multjaran studadon, oni bezonas en Esperanto nur kelkajn minutojn por atingi la saman aŭ eĉ pli altan lingvouzan certecon. Ĉiu verba infinitivo finiĝas per i.
Finaĵoj de la simplaj tempoj
| as | prezenco |
| is | pasinteco |
| os | futuro |
| us | kondicionalo |
| u | imperativo kaj konjunktivo |
ekzemple: la prezenca indikativo de la verbo iri (gehen)
| mi iras | ich gehe |
| vi iras | du gehst, ihr geht |
| li (ŝi, oni) iras | er (sie, man) geht |
| ni iras | wir gehen |
| ili iras | sie gehen |
Tiu mallonga resumo ebligas ekkompreni, kiomgrade la gramatika, struktura kaj fonetika komplekso de la etnaj lingvoj malhelpas la rapidan ekregon kaj la liberan, klaran kaj precizan esprimadon de pensoj.
Des pli Esperanto, kiu ne havas superfluajn komplikaĵojn, ebligas esprimi la plej komplikajn pensojn kaj plej subtilajn nuancojn. Kiun ajn lingvan antaŭklerigon kaj devenon la Esperanto-lernanto havas, tiu lingvo havigas al li pli rapide ol ĉiu alia aliron al kvalite altvalora komunikado.
substantivoj
| bovo | Rind |
| domo | Haus |
| fabriko | Fabrik |
| infano | Kind |
| instruisto | Lehrer |
| kurso | Kurs |
| leporo | Hase |
| libro | Buch |
| porko | Schwein |
| studento | Student |
| tablo | Tisch |
adjektivoj
| granda | groß |
| interesa | interessant |
| peza | schwer (von Gewicht) |
| ronda | rund |
| utila | nützlich |
diversaj vortoj
| al | zu, hin |
| ĉu | (enkondukas demandon) |
| de | von |
| en | in |
| hieraŭ | gestern |
| jes | ja |
| kaj | und |
| la | der, die, das, die (Pl.) |
| ne | nicht, nein |
| sed | aber |
| morgaŭ | morgen |
verboj (en la infinitivo)
| brili | scheinen |
| labori | arbeiten |
| okazi | stattfinden |
| paroli | sprechen |
| skribi | schreiben |
Tiu mallonga resumo ebligas ekkompreni, kiomgrade la gramatika, struktura kaj fonetika komplekso de la etnaj lingvoj malhelpas la rapidan ekregon kaj la liberan, klaran kaj precizan esprimadon de pensoj.
Des pli Esperanto, kiu ne havas superfluajn komplikaĵojn, ebligas esprimi la plej komplikajn pensojn kaj plej subtilajn nuancojn. Kiun ajn lingvan antaŭklerigon kaj devenon la Esperanto-lernanto havas, tiu lingvo havigas al li pli rapide ol ĉiu alia aliron al kvalite altvalora komunikado.
Diru en la germana kaj en Esperanto la ingenran nomon de jenaj substantivoj: Rind, Schwein, Hase.
Traduku en la germanan: La libro estas interesa. La tablo estas ronda, granda, sed malpeza. Hieraŭ la suno brilis. Morgaŭ la infanoj iros al la lernejo. La instruisto parolas, la infanoj skribas. Esperanto-kursoj okazas en la teknika lernejo kaj en la universitato.
Traduku en Esperanton: Die Bücher sind nützlich. Die Sonne ist warm. Sind Sie Student? Arbeitet er morgen in der Fabrik? Das Haus ist schön, aber klein.
[laŭ eldono 2.1 / 1999]