![]() |
Maldekstra Forumo Berlino |
|
Bonvenon al la retpaĝo de la mfb!
La Maldekstra Forumo estas malgranda Esperanto-grupo en Berlino, unu el pluraj diversaj, kiuj kuniĝas en la Esperanto-Ligo Berlino. Pluraj el ni estas samtempe membroj de la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kiu organizas maldekstre orientitajn esperantistojn de diversaj tendencoj, respektive de la Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj teritorioj (LEA/G), kiu estas kontrakte ligita kun ĝi. Esperanto laŭ nia koncepto estu pli ol nur la lingva komunikilo kaj komuna intereso de tutmonda klubo (kio ne signifas, ke ni malaprezas konkretajn aplikojn de la lingvo kiel konatiĝi kun homoj okaze de vojaĝoj, aŭ aranĝojn). Esperanto estas por ni kulturpolitika strebo je radikala kaj egalisma reformo de la internacia komunikado, kaj krom tio vivanta eksperimento kun kosmopolita aliro al la kulturo. Ni volas konatigi pli larĝan publikon kun ĝi. La Maldekstra Forumo eldonas (germanlingve) flugfoliojn kaj broŝurojn. Eldonaĵoj kaj mendoj Flugfolioj Broŝuroj
|
||
Ĝisdatigo de 2001-05-27