Esperanto-Remtendaro en urbo Tiszafüred, Hungario
(Evezőstábor Tiszafüreden) planita en aŭgusto 2009
Venu al ni kaj amuziĝu, remadu kun ni per kajako, kanuo, boato, per kio vi deziras!
Loĝado: en lignaj dometoj (4-6 litaj) rekte sur la bordo de rivero Tisza.
Kostoj: entute 26.000,- HUF (105,- Eŭro) por loĝado, manĝado, programoj, ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo: Hortobágy, Berekfürdő, Tiszaörs (baniĝo kaj rajdado).
Aldona programo por dezirantoj: „Kajak-Kenu SE.” Tiszafüred aranĝos landan Rem-konkurson ĝuste en la lasta tago de nia tendaro, apud nia loko. Kompreneble ankaŭ ni povos partopreni tiun konkurson!
La tendaro estos malferma por ĉiuj, ankaŭ por tiuj, kiuj ne aŭ nur iom paroletas Esperante, ja nia celo estos, ke krom la remado ni kune ekzercu nian verdan lingvon!
Informoj:
Julianna Vas-Szegedi
REA-Regionális Együttműködésért Alapítvány
Tiszafüred
telefono: 06-70-4501688, 06-30-2929331.
De eksterlando elektu +36- anstataŭ 06- . Per poŝtelefonoj ene de Hungario eblas ambaŭ.
Rigardu bildojn kaj legu (hungare) pri nia bela regiono: www.tiszaivandor.hu
Mi deziras partopreni la remtendaron kaj akceptas la kondiĉojn:
La monon por la kostoj mi sendas al la bankkonto en du partoj:
- la unuan (13.000,- HUF) ĝis la 31-a de marto;
- la duan (13.000,- HUF) ĝis la 15-a de junio.
Post la 15-a de junio la enpagota sumo estos 30.000,-HUF.
La adresoj kaj bankkonto al kiuj vi povas sendi vian aliĝilon kaj la monsumon:
Reta aliĝilo: vasszegedi (heliketo) gmail.com
Poŝta aliĝilo:
Julianna Vas-Szegedi
5350 Tiszafüred
Kismuhi u. 5. 3/12, REA Tiszafüred.
Miaj notoj, deziroj (ekzemple indiku se vi estas vegetarano):
Bankkonto: REA- Regionális Együttműködésért
Alapítvány
Tiszafüred és Vidéke
Takarékszövetkezet
70100011-11080800
Dato kaj surskribo de la aliĝanto:
______________________________________